Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 388 (2014-08-15)
[ret-info] Aplikado de Esperanto en scienco kaj tekniko

Se vi ŝatus ekkoni konatajn (kaj rekonatajn) esperantistojn, interesiĝantajn pri aplikado de scienco kaj tekniko de Esperanto – samtempe kiuj ŝatas bonetose pasigi la tempon – indas partopreni la Esperanto-aranĝon "KAEST" en Slovakio.

Jam de longe estas tradicie, ke kelkdeko de pli seriozaj esperantistoj, interesiĝantaj pri la faka aplikado de Esperanto kaj pri la kunligitaj terminologiaj problemoj kunvenas en ĉiu dua jaro en aparta renkontiĝo nomata "KAEST – Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko" ie en Slovakio, en mezo de Eŭropo.

Kutime ni kunvenas en 60-80 persona societo el manpleno da landoj ekde vespero de ĵaŭdo ĝis tagmezo de dimanĉo, ni aŭskultas 30-40 minutajn prelegojn pri diversaj interesaj sciencaj kaj teknikaj temoj, kaj ni babilas, diskutas pri la kunligitaj terminologo, fakaj esprimoj kaj fakaj vortaroj.

En ĉiu jaro oni havas iun ĉeftemon, kiu ne estas ekskluziva, ĝi ĉefe nur orientigas la temo-elekton de la prelegantoj. Materialoj kaj prelegotekstoj de pluraj malnovaj KAEST-oj estas troveblaj en la Scienc-Teknika Esperanto-Biblitoeko, STEB ĉe http://www.eventoj.hu/steb/ kaj prelegoj de la lastaj jaroj haveblas ankaŭ libroforme.

La ĉi-jara kunveno okazos inter 13-16. de novembro en Slovakio, en universitata urbeto Módra Harmonia, je 40 km-a proksimeco de Bratislava. La organizanto estas la firmao/societo E@I, kun gvido de Peter Baláž. Ni kolektiĝas ĵaŭde vespere, ni kunestas dum la longa semajnfino, kaj dimanĉe tagmeze ĉiuj reveturas hejmen.

La partopreno ne estas ligita al membreco en iu asocio, kaj ne estas ligita al iu aĝo, kutime la plejmulto estas inter 25 kaj 45 jaroj. Oni bonvenigas vin ankaŭ tiam, se vi ne estas specialisto en iu teknika fako, se vi ne volas prelegi, nur aŭkuskulti la aliajn.

Pli detalajn informojn kaj aliĝilon vi trovas en la retejo http://kaest.ikso.net/.

Volonte mi renkontus vin ankaŭ persone en KAEST! Ĉu ni renkontiĝos tie?

Kun salutoj, Szilvási László

Lingvo-Studio, L.S., http://www.eventoj.hu

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026